Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 267 (2011-04-03)
[instru-german] Jubilea klerigsesio en Herzberg

Karaj Gekolegoj!

Belan jubileon, la 50an Studsesion, klerigsemajnfinon festis la 21 partoprenintoj, gastoj en Herzberg inter 18-20 februaro.

La klerigsesioj estas ĝenerale 3-5 tagojn longaj, okazas semajnfine, ĉirkaŭ festotagoj aŭ dum la ferioj, ke multaj studemuloj povu partopreni ilin. Ofte helpas nian laboron invititaj fakuloj, gastprelegantoj, kies laboron ni aparte dankas okaze de nia jubileo.

Al la jubilea programo apartenis komuna vespermanĝo, babilado, rakontado pri personaj movadaj travivaĵoj, aŭskultado de pianomuziko de Johannes. (resumo kun fotoalbumo: http://esperanto-urbo.de/blog.php?blog_id=98362865 )

Estas farebla sukcesa bilanco de la 12-jara kleriglaboro: multaj bonaj rezultoj, kapablaj trejnitoj, valora scienca, movada laboro.

Bonvenon al la estontaj klerigsesioj de ICH/GEC en Herzberg am Harz, Germanio. Programo en 2011:

- majo 20-22 - 51a klerigsesio: literaturo, interlingvistiko, varbado

- septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj,

muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado

- decenbro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj

Korajn salutojn de

Peter Zilvar, komisiito de GEA por klerigado

Zsofia Korody, komisiito de GEA por instruado

estrarano de ILEI

prezidanto de AGEI

http://esperanto-urbo.de

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026